Edukado

Grupo de junuloj sidantaj en ĉirklo sur la tero, en la unua ĉambro de la muzeo. En la antaŭplano, maldekstre la statuo de Poseidono.

En la Muzeo Omero la arto vojaĝas: de la okuloj kaj la manoj al la menso, kaj de la menso al la koro.

Ĉi tiu estas loko por vivi kaj sperti, kie oni edukas la rigardon kaj la tuŝon, sentas sin bone kaj kundividas spertojn: malfermita hejmo por lernejoj, familioj, asocioj kaj scivolemuloj de ĉiu aĝo, kiuj deziras lasi sin surprizi de la arto kaj la belo.

Miri, malkovri kun scivolemo kaj ekpasiiĝi estas la emocioj, kiujn ni volas kultivi.

Vizitoj kaj laboratorioj

La Eduka Departemento proponas originalajn kaj multsensajn vizit-spertojn.
Antaŭmendo por gvidataj vizitoj kaj laboratorioj estas deviga. Skribu aŭ telefonu al la numero (ankaŭ per WhatsApp) 335 569 69 85. Vi ankaŭ povas sendi retmesaĝon al prenotazioni@naxviroqelum.site.
Por ĝeneralaj informoj pri horaroj kaj servoj, konsultu la paĝon Organizu la viziton.

La spacoj

Estas du spacoj destinitaj al la laboratorioj, situantaj en la dua etaĝo de la Muzeo, alireblaj danke al la lifto.
Ili estas meblitaj per utilaj provizoj por ĉiu tipo de edukaj agadoj, de manipulado de argilo ĝis kreado de tuŝlibroj: tabloj, seĝoj, forno por ceramika bakado, lavujoj, ŝrankoj kie estas elmontritaj la materialoj utilaj por la agadoj. Je la sama nivelo troviĝas ankaŭ la necesejoj.